Bonvenon al Havano!

Havano estis fondita de la hispana konkerinto Diego Velázquez en 1515 kaj ĝi naskiĝis kun la nomo San Cristóbal de La Habana (Sankta Kristoforo de Havano) sude de la nuna samnoma provinco. La 16-an de novembro 1519 okazis la definitiva translokiĝo al la norda haveno, kie ĝi troviĝas nun.

 

Dum jarcentoj Havano altiris la atenton de povaj landoj kaj de piratoj kaj korsaroj, kaj ankoraŭ videblas la tiama beleco el la muroj de la fortikaĵoj, el la fasadoj de malnovaj domegoj kaj preĝejoj, en la vastaj kaj imponaj avenuoj kaj en parkoj kaj ĝardenoj. La urbo havas tri ĉefajn partojn: Malnova Havano, Centra Havano kaj El Vedado.

 

Malnova Havano estis nomumita de Unesko Kultura Heredaĵo de la Homaro jam en 1982, kaj ĝi havas la plej grandan nombron de historiaj konstruaĵoj. En la mallarĝaj stratoj, multaj ankoraŭ ŝtonkovritaj, troviĝas konstruoj de la kolonia epoko, ĉefe de la tempo inter la 17-a kaj 19-a jarcentoj. La Placo de Armiloj, la plej antikva el la havanaj placoj, estas la koro de Malnova Havano, ĉar ĉirkaŭ ĝi formiĝis la unua vilaĝo. Tie troviĝas la Palaco de la Guberniestroj, nun Muzeo de la Urbo, kiu estas belega konstruaĵo, sidejo de la urbestroj dum  preskaŭ 200 jaroj.

 

En Centra Havano troviĝas plej simbolaj lokoj de Kubo: la Muzeo de la Revolucio, la  Nacia Muzeo de Belartoj, la Parko de la Frateco kaj la Granda Teatro de Havano.

 

El Vedado estas bela parto de la urbo, kun arkitekturo pli moderna kaj ankaŭ simbolaj lokoj kiel la Placo de la Revolucio,  la Havana Universitato kaj la Tombejo Kristoforo Kolumbo.

Bonvenon al Havano! - Kuba Esperanto-Asocio

Organiza Komisiono

Alberto Fernández-Calienes Barrios

Prezidanto, Eksteraj rilatoj

 

Alberto Rodríguez Pineda

Loĝado, Turisma programo, Loĝistiko

 

Pedro Fernández Rodríguez

Financo, Aliĝoj, Kongresejo

 

Maritza Gutiérrez González

Informado, Kongresa temo, AMO-Seminario

 

Julián Hernández Angulo

Prelegoj, Arta kaj Kultura programo

 

Juan Ramón Rodríguez Gómez

Lingvistika Simpozio

 

Carlos Manuel Ginarte Alfonso

Junulara programo

Kiuj ni estas?

Kiuj ni estas? - Kuba Esperanto-Asocio

Kuba Esperanto-Asocio